Saturday, May 31, 2008

Malbela: Durankulak

La hodiaua viktimo estas "Durankulak," verkita de Sabira Stahlberg kaj eldonita de Bambu en 1998. Tiu chi kovrilo neniel respegulas la enhavon de tiu chi iom stranga kaj alloga libreto. La blua senforma amaso (kiu respegulighas sur la dorsa flanko) ne havis apartan signifon al mi au al la rakonto. Sur la kovrilo mem, la titolo estas malfacile legebla -- la skanado kaj malgrandigo de la bildo ial pliklarigis la literojn.

"Durankulak" ne estas la malplej bela Esperanto-libro, sed ghi estas tute nerimarkinda, neniel impresas, kaj enuigas. Ene trovighas atmosferplenan, hhaosan, kaj nebulan misteron, sed la kovrilo ne invitas la leganton esplori.

1 comments:

Lee said...

Jen tipa ekzemplo de malzorga libro-eldonado. Shajne iu decidis ke la kovrilo devus aspekti "iel", sed ne pensis pri "kiel" au "kial."

Por tia libro sen-arta kovrilo (t.e., blanka papero kun bona elekto kaj arangho de litertiparo) estus multe pli trafa kaj placha.

Lee